Web Analytics
Originala Poemoj
MUELAS DEL PAN

Laŭlonge de verda valo,
Ambaŭflanke l’ebenaĵo,
Milde fluas la rivero
Antaŭ ol formi krutaĵon.

La iberaj landoj profitas
Ĉi krutan profundan valon
Por fari kurtenan limon
Dum la Doŭro serĉas maron.

El la nord’ Estul-rivero
Ĝin grandigas per neĝakvojn
Kaj el la sud’ la Tormeso
En ĝia sino trovas pacon.

Muelas del Pan estas nomo
De mia naska vilaĝo,
“Muelas signifas” mueliloj
Kaj del Pan tritika lando.

Kvin tegulejoj en Muelas
Muldis la brikojn arĥilaj,
Krom terpotojn arte belaj
Fare de manoj virinaj.

Aŭtoro: Estulano

© Ekde 2002
Web Analytics