Web Analytics
Originala Poemoj
MEDITADO

Ekde l’ eksistanta mondo
cxiam estis tirani’,
lupe lupas la homidoj
kontraux la filoj de Di’.

Cxu traktus pri roma tempo,
cxu proksime de l’Egipt’
cxu sub l’angla imperio
aux Filip’ de Hispani’.

Cxiam singularaj viroj,
sin dirantaj filoj Diaj
traktis la homarfrataron
laux brutaro neracia.

Jen la barbara milito
en la koro de l’ Azi’,
falcxante milojn da vivoj
senkulpaj kaj sen motiv’.

Sed, petrolon volas Sam,
religiuloj la povon
kaj mortigas la popolon
sangoversxe sen kompat’.

Jen en la olda Turki’
de fiulo homrabita
perfortigita knabin’
estis de l’patr’ mortigita.

Sed restas olivarbaroj
en la gxardenoj de l’ Di’
dum distre Li pregxas tie
cxi sube suferas ni.

Auxtoro: L. Pelayo

© Ekde 2002
Web Analytics