Tradukitaj Poemoj
KANZONO DE L`PIRATO CANCIÓN DEL PIRATA

Dek kanonoj ambaŭflanke
poŭpventpuŝe kaj plenvele,
duas la maron flugeme
briga velekipa ŝip´:
pirata ŝipo nomata
pro la braveco “Timenda”
je l’ larĝa maro konenda
de l’ komemco ĝis la fin’.

Ĉe la mar’ la lun’ trembrilas,
ĉe la poŭpo ploras vento
kaj mildpuŝas en silento
ondojn d’arĝento kaj blu’;
vidas kapitan’ pirato,
kantante gaje ĉe l’ poŭpo,
krom l’Azion kaj Eŭropon
l’urbon turkan de Stambul.

Navigu, velŝipo mia,
sentima;
ke eĉ ŝipo malamika,
nek ŝtormo aŭ belvetero
rumbon ne divios ero
nek bridos kuraĝon vian .

“Dudek kaptojn
ni jam tenas;
l’anglo penas…
spitbalbutis,
kaj genue
la standardoj
el cent landoj
min salutis.”

Ŝipo mia estas trezor’,
kaj la liber’ mia Di’,
mia leĝ’ la fort’ kaj vento
kaj la mar’ sola patri’.

Eku militon kruelan
blindaj reĝoj
pro ioma spano tera;
ke mi konsideras mia
la vasta maro senfina,
ne konsentante pri leĝoj.

“Ĉu ja strando,
vastemare,
eĉ tolflage
imperia
ĉiu sentas
mian rajton
kaj kuraĝon
koron mian.

Ŝipo mia estas trezor’,
kaj la liber’ mia di’,
mia leĝ’ la fort’ kaj vento
kaj la mar’ sola patri’.

Je la voko “Ŝipo venas!”
Oni vidas
kiel ĝi miras kaj prenas
la fuĝon sen salutaro;
ĉar mi estas reĝ’ de l’ maro
kaj mia koler’ timigas.

Ĉe l’ kaptaĵoj
mi disdonas
on valoran
samegale;
nur mi volas
je riĉeco
la belecon
senrivale.

Ŝipo mia estas trezor’,
kaj la liber’ mia Di’,
mia leĝ’ la fort’ kaj vento
kaj la mar’ sola patri’.

Oni por mi petas morton !
Kaj mi ridas;
ne forgesu min la sorto
kaj tiun min kondemnanta
eble mi igos pendanta
ĉe l’ anten’ de ŝipo sia.

Se mi tombas,
Kien viv’?
Perdite ĝin
konsideris
kiam jugon
de sklaveco
kun braveco
mi liberis.

Ŝipo mia estas trezor’,
kaj la liber’ mia Di’,
mia leĝ’ la fort’ kaj vento
kaj la mar’ sola patri’.

Estas plej bona muzik’
akilonoj;
kaj la tremo kaj la bruo
de la drat’ forta skuado,
de l’ nigra mar la muĝado
kaj la pafad’ de l’ kanonoj.

Kaj de l’ tondro
je skusento
kaj del vento
je siblar’
mi dormemas
pacigita
kaj lulita
per la mar’.

Ŝipo mia estas trezor’,
Kaj la liber mia Di’,
Mia leĝ’ la fort’ kaj vento
Kaj la mar sola patri’.


Con diez cañones por banda,
viento en popa, a toda vela,
no corta el mar, sino vuela
un velero bergantín.
Bajel pirata que llaman,
por su bravura, El Temido,
en todo mar conocido
del uno al otro confín.

La luna en el mar riela
en la lona gime el viento,
y alza en blando movimiento
olas de plata y azul;
y ve el capitán pirata,
cantando alegre en la popa,
Asia a un lado, al otro Europa,
y allá a su frente Istambul.

Navega, velero mío
sin temor,
que ni enemigo navío
ni tormenta, ni bonanza
tu rumbo a torcer alcanza,
ni a sujetar tu valor.

Veinte presas
hemos hecho
a despecho
del inglés
y han rendido
sus pendones
cien naciones
a mis pies.

Que es mi barco mi tesoro,
que es mi dios la libertad,
mi ley, la fuerza y el viento,
mi única patria, la mar.

Allá; muevan feroz guerra
ciegos reyes
por un palmo más de tierra;
que yo aquí; tengo por mío
cuanto abarca el mar bravío,
a quien nadie impuso leyes.

Y no hay playa,
sea cualquiera,
ni bandera
de esplendor,
que no sienta
mi derecho
y dé pecho
a mi valor.

Que es mi barco mi tesoro,
que es mi dios la libertad,
mi ley, la fuerza y el viento,
mi única patria, la mar.

A la voz de "¡barco viene!"
es de ver
cómo vira y se previene
a todo trapo a escapar;
que yo soy el rey del mar,
y mi furia es de temer.

En las presas
yo divido
lo cogido
por igual;
sólo quiero
por riqueza
la belleza
sin rival.

Que es mi barco mi tesoro,
que es mi dios la libertad,
mi ley, la fuerza y el viento,
mi única patria, la mar.

¡Sentenciado estoy a muerte!
Yo me río
no me abandone la suerte,
y al mismo que me condena,
colgaré de alguna antena,
quizá; en su propio navío

Y si caigo,
¿qué es la vida?
Por perdida
ya la di,
cuando el yugo
del esclavo,
como un bravo,
sacudí.

Que es mi barco mi tesoro,
que es mi dios la libertad,
mi ley, la fuerza y el viento,
mi única patria, la mar.

Son mi música mejor
aquilones,
el estrépito y temblor
de los cables sacudidos,
del negro mar los bramidos
y el rugir de mis cañones.

Y del trueno
al son violento,
y del viento
al rebramar,
yo me duermo
sosegado,
arrullado
por el mar.

Que es mi barco mi tesoro,
que es mi dios la libertad,
mi ley, la fuerza y el viento,
mi única patria, la mar.

El la hispana tradukis Luis Pelayo Fernández José de Espronceda (1808-1842)
© Ekde 2002
Web Analytics