Web Analytics
Originala Poemoj
MUELAS DEL PAN

Lauxlonge de verda valo,
Ambauxflanke l’ebenajxo,
Milde fluas la rivero
Antaux ol formi krutajxon.

La iberaj landoj profitas
Cxi krutan profundan valon
Por fari kurtenan limon
Dum la Douxro sercxas maron.

El la nord’ Estul-rivero
Gxin grandigas per negxakvojn
Kaj el la sud’ la Tormeso
En gxia sino trovas pacon.

Muelas del Pan estas nomo
De mia naska vilagxo,
“Muelas signifas” mueliloj
Kaj del Pan tritika lando.

Kvin tegulejoj en Muelas
Muldis la brikojn arhxilaj,
Krom terpotojn arte belaj
Fare de manoj virinaj.

Auxtoro: Estulano

© Ekde 2002
Web Analytics